It might interest you to see how the magazine MONATO treats quotes:
Parolprezento post la citaĵo
sen komo, se la citaĵo finiĝas per interpunkcio:
„Kial vi demandas?” diris Bertie.
„Jes, faru!” diris Mavis.
„Sed kun dudek jaroj, ĉu vi ne ...” komencis Ella.
ne citu simplan punkton ĉe la fino de la citaĵo, sed uzu anstataŭe komon post la citaĵo:
„Vi pravas”, konsentis Mellowkent.
Parolprezento meze de la citaĵo
Se la parolprezento aperas post ĉeffrazo uzu punkton post la parolprezento:
„Tio estas terura”, diris Jane. „Oni tuj informu vian patrinon.”
„Kiom ridinde!” diris s-ino Sangrail. „Ĉu neniu el iliaj amikoj povis pacigi la kverelon?”
Se la parolprezento aperas meze de citita frazo, kie tiu frazo mem ne havus interpunkcion, metu komojn ekster la citiloj:
„Eble”, diris la amiko, „ĝi estas alia turdo.”
Se la parolprezento aperas post komo aŭ tripunkto, lasu tiun interpunkcion en la unua parto de la citaĵo kaj metu komon post la parolprezento:
„Iam estis eta knabino nomita Bertino,” komencis la fraŭlo, „kiu estis ekterordinare bonkonduta.”
„La respondo estas ...” anoncis la voĉo, „kvardek du!”
Se la parolprezento aperas post punktokomo aŭ dupunkto, lasu tiun interpunkcion en la unua parto de la citaĵo kaj metu punktokomon post la parolprezento:
„Ne ĝenu min per via infaneco babilado;” li komentis al Bertie van Tahn; „mi verkas senmortajn versojn.”
„Mi vendas ĉiajn fruktojn:” li diris; „bananojn, pirojn ...”.