Ĝenerale oni metas la akuzativon sur la rektan objekton en la frazo. Plejofte, la vorto post prepozicio havas alian rolon ol la objekton. Tio validas ankaŭ por viaj ekzemplaj frazoj. En la unua frazo kiom estas la objekto, kaj da seĝoj nur priskribas la objekton sed ne estas la objekto mem. Pro tio oni ne povas aldoni la akuzativon al ĝi. La afero estas pli klara en aliaj frazoj kie la vorto kiun da priskribas ja povas havi la akuzativon:
Li manĝis manplenon da vinberoj.
Tie, manpleno estas kvanto kaj ĝi estas la rekta objekto. Vinberoj estas nur priskribo de la kvanto. Estus strange meti la akuzativon sur ambaŭ vortojn.
Tamen, por kelkaj prepozicioj la vorto post ĝi ja povas roli kiel la objekto. Ekzemple:
Ili manĝis po unu pomo.
Tiuokaze, unu pomo ja rolas kiel la objekto. Estas debateble ĉu oni povas meti la akuzativon tie. Mi kredas ke plejofte oni ne metas ĝin.