La nombro 3539 estu skribata: tri mil kvincent tridek naŭ, kun spaco inter tri kaj mil. Kial?
2 Answers
Mi ne certas, sed eble estas pro tio, ke dek kaj cent nur povas esti obligitaj per nombroj inter du ĝis naŭ, dum mil povas esti obligita per nombroj inter du kaj naŭcent naŭdek naŭ. Do kio okazos al la spacoj inter la obligintaj nombroj, t.e., la nombroj antaŭ mil: kvarcent tridek du mil? Ĉu ni metu strekon inter tiujn vortojn (*kvarcent-tridek-dumil*), aŭ tute meti ilin kunaj (*kvarcenttridekdumil*)? Aŭ nur alglui du al mil, sed lasi la aliajn apartaj (*kvarcent tridek dumil*)?
Oni ne vere skribus *dudek kvin cent*, kiel oni dirus en la angla ekzemple (“twenty-five hundred”), do tiu problemo ne okazus al dek kaj cent. La sama ja okazos al miliono, miliardo, ktp, do oni ne skribu *dumiliono* ekzemple.
-
2PMEG priskribas similan kialon, do ĝi ja ŝajnas ĝusta. Commented Oct 5, 2016 at 22:00
-
@NeilRoberts Prave, mi fakte ne sciis. Dankon pro la ligilo! Commented Oct 6, 2016 at 5:43
Mil estas kiel la punkto (aŭ spaco) en la nombro.
3.539 = 3 mil 539 = tri mil kvincent tridek naŭ
La afero fariĝas pli klara kiam ni rigardas pli grandajn nombrojn:
39.539 = 39 mil 359 = tridek naŭ mil kvincent tridek naŭ