En la angla, oni havas ekz. scissors (tondilo) aŭ trousers (pantalono), ne ekzistas *scissor aŭ *trouser. Ĉu estas similaj vortoj en Esperanto, krom propraj (geografiaj ktp.) nomoj? Mi unue konsideris ge- vortoj, sed fakte "gepatro" kaj "gefrato" estas OK. ("Gefilo" ne aspektas tro uzate, sed certe povas ekzisti.)
Mi trovis ĉi tiun paĝon: [1], sed ĝi estas tre mallonga kaj nur diras, ke ekzemploj estas "apenaŭ troveblaj". Laŭ mi, tio signifus, ke estas iom da ili. Sed definitiva respondo estus nur realaj vortoj.