Instruisto diris al mi ke:
- "renkonti iun" estas hazarde
- "renkontiĝi kun iu" estas planita
Ĉu tio estas vera?
Pri okazo dum kiu pluraj personoj iras al la sama loko kun celo interagi kun unu la alia, mi ĉiam uzis la vorton "renkontiĝo". Mi supozas ke "renkonto" povus temi pri okazo de personoj kiuj neplanite estas en la sama loko je la sama tempo.
Kiam temas pri la verboj, mi havis la impreson ke "renkonti" estas uzata kiam ajn estas objekto, kaj renkontiĝi kiam ne estas, sendepende de ĉu estis plano aŭ ne.
- Kiom ofte la klubanoj renkontiĝas?
- Kiam vi laste renkontis vian avinon?
- Ni renkontiĝu baldaŭ por diskuti la estontecon de la projekto.
- Morgaŭ mi renkontos miajn amikojn ĉe kafejo.
Ĉu mi malpravas? Laŭ la instruisto la dua kaj kvara frazo estu:
- Kiam vi laste renkontiĝis kun via avino?
- Morgaŭ mi renkontiĝos kun miaj amikoj ĉe kafejo.