La teksto enhavas problemetojn, kiuj laŭ mi estigas la demandon:
Mi scias, ke la monado kaŝis pilon.
Mi volas, ke vi ĝin tion faru.
Ne estas ..., ke mi vin ne amas, .
La dua linio devus esti:
Mi volas, ke vi tion faru.
Komparu kun tiu ĉi frazo (Zamenhof, Fabeloj de Andersen 4):
Mi tiel forte dezirus, ke ŝi tion faru!
Ĝi
prenas la lokon de -o vorto: pano, hundo, homo, pilo, sed ne la lokon de ke ...
frazo.
Tio
povas ankaŭ preni la lokon de -o vorto, kaj aldone, tiun de ke ...
frazo.
En la tria linio, izolita subfrazo Ne estas,
rekte sekvata de ke ...
aŭdeblas strange. Se temas pri ekzisto, kio ne estas/ekzistas? Se temas pri idento, kiuj estas la du elementoj?
Jen tia frazo de Zamenhof:
Ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo
Tie esti
havas la du elementojn: grave
kaj la ke ...
frazon. Se oni skribus:
Ne estas, ke oni naskiĝis en anasejo
Aperas do la demando: ne estas kio/kia/kiel?
En la tria linio, laŭ mi, mankas io, ekzemple:
Ne estas pro tio, ke mi vin ne amas, ...
Ne estas vero, ...
Ne estas imageble, ...
En la unua linio, la ke ...
frazo rolas kiel objekto do ne bezonatas tion.