PMEG uzas la terminojn vola modo, u-modo kaj u-formo pri verboj kun la u-finaĵo. La baza signifo de u-moda verbo estas laŭ PMEG:
U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata. U-formo ne montras la tempon de la ago, sed la ago ordinare troviĝas en la estonteco.
Do
- laboru = la ago "labori" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata
Kiam temas pri ke-frazoj, PMEG konstatas, ke
U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.
- Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.
Notu la kondiĉon "se la ĉeffrazo…" Alivorte ne ĉiuj ke-frazoj havu sian ĉefverbon en la u-modo. Fakte PMEG havas apartan ĉapitron pri verboformoj en ke-frazoj kun testo, ĉu eblas memstrarigi la ke-frazon (ekzemploj kun emfazoj de PMEG).
- Mi diris, ke li venos. → "Li venos." Tion mi diris.
- Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. → Mi vin akceptos. Mi estas feliĉa pro tio.
Se eblas memstarigi la ke-frazon tiel, uzu la saman verboformon en la ke-frazo kiel en la memstarigita frazo.
La ĉefverbo en la ĉeffrazo difinas la sencon de la ke-frazo. Tiu kutime estas celo, opinio, eblo aŭ imaga ago. Jen sekvas resumo el tiu supre menciita ĉapitro pri verboformoj en ke-frazoj.
celo
Se la ke-frazo montras celon, tiam oni ofte uzas la u-modon laŭ la baza signifo de u-modaj verboj.
- Mi volas, ke vi tien iru.
Kutime en tiaj okazoj la verbo en la ĉeffrazo estas voli, deziri, ordoni, admoni, postuli, peti, proponi, konsili, bezoni aŭ esprimo esti necese aŭ simila.
opinio
En frazoj, kiuj montras opinion, oni uzu realan modon, se opinio estas pri reala afero, kaj u-modon pri nerealaĵo aŭ ĝenerala principo.
- Estis ne dece, ke mi ridis. La ridado fakte okazis, kaj tio estis nedeca.
- Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. (principo)
Kelkfoje opinio estas nur ŝajna kaj fakte temas pri volo.
- Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune? ≈ Ĉu vi volas, ke ni vojaĝu kune.
eblo
Kelkfoje la ĉeffrazo estas konstato pri eblo de ago, kiun oni esprimas en la ke-frazo. Tiam oni uzu realan modon.
- Estas eble, ke li alvenos morgaŭ.
imaga ago
Se ke-frazo montras ion imagan, la verbo estu en la imaga modo (us-finaĵo), se ion realan, en iu reala modo.
- Mi estas certa, ke li venus, se li povus. Li ne povas.
- Mi estas certa, ke li venos, se li povos. Eble li povos.
la frazo "mi permesas, ke vi faru tion"
Kiun verboformon oni uzu en jena ke-frazo? Eblas memstrarigi la frazojn:
- "Mi permesas, ke vi faru tion" → "Vi faru tion. Mi permesas ĝin al vi ."
Ĉar tia memstrarigado eblas, oni uzu la saman verboformon en la ke-frazo kiel en la memstarigita frazo.