Saluton, kio estas la diferenco de la signifo inter la du frazoj?
- Li verkis sian plejgravan romanon.
- Li verkis sian plej gravan romanon.
Antaŭdankon.
La dua estas la ĝusta versio.
La vortoj pli kaj plej ludas la rolon de prefikso nur kiam oni bezonas unuopan vorton por unuopa koncepto. Ekzemple, ekzistas diferenco inter pli bonigi kaj plibonigi. Por transformi plej amata homo en unu vorton, oni skribas plejamato. Simile, plej sankta ejo fariĝas plejsanktejo.
En via ekzemplo, la vortoj plej grava ne bezonas ligon de tiu speco, do ili restas aparte. Kontraste, en Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la vorto plejpotenca estas formulo kiu ne vere aludas tiumomentan komparon.