En PMEG oni klarigas kial semajntagojn oni skribas minuskle sed monatojn majuskle.
Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo.
[...]
La nomoj de la semajntagoj (lundo, mardo, merkredo k.t.p.) ne estas propraj nomoj, kaj estas tial skribataj minuskle.
Ĉu el signifa vidpunkto monatonomoj kaj semajntagoj estas tiel malsamaj kiel por meriti apartan pritrakton?
decembro - mardo (en ordo)
Decembro - Mardo (en ordo)
Decembro - mardo (tiun elekton mi ne komprenas)