Laŭ PMEG en la sekcio pri la ĉe propraj nomoj:
Ĉe propraj nomoj la uzado de la estas bedaŭrinde iom malsimpla, kaj ne
tute klare fiksita.
[...]
(En multaj lernolibroj oni trovas la
trosimpligitan regulon: “antaŭ propraj nomoj oni ne uzas la”. Tiu
simpligo ne estas prava.)
Ebla respondo al via demando aperas en ordinaraj o-vortoj kiel propraj nomoj:
Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn:
Ekzemplo de PMEG:
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn.
Aliajn tiajn uzojn de la
vi povas trovi en Tekstaro, ekzempe per tiu ĉi serĉo.
Lasante la Novan Testamenton
ni intencis eldoni la Grandan Vortaron
mi ricevis la unuan numeron de la “Juna Esperantisto”
...