Ni pensu pri la situacio kaj kiajn alternativojn oni tiam havas. Automatic update signifas, ke la sistemo ĝisdatigas sin mem, sen interveno de uzanto. Manual update signifas, ke la ĝisdatigo ne okazas aŭtomate, ke la uzanto devas fari ion, ekz. preni butonon.
Oni povas rigardi la lastan alternativon el diversaj perspektivoj. Se oni koncentriĝas en agon, prenadon de butono, certe oni povas prezenti la alternativon per:
Teorie oni povus diri:
sed miaopinie tio estas tro litera.
Se oni volas emfazi, ke ne temas pri aŭtomata ĝisdatigo:
- neaŭtomata/malaŭtomata ĝisdatigo
Se oni volas emfazi, ke la ĝisdatigo okazas nur laŭ deziro aŭ elekto de uzanto:
- laŭdezira/laŭelekta ĝisdatigo
Persone mi preferas tian alternativon, kiu emfazas, ke la uzanto elektas, kion ĝisdatigi. Do eble
Elektu, kiel vi volas ricevi ĝisdatigojn:
⚪︎ aŭtomate
⚫︎ laŭ elekto/laŭelekte/mi elektos