Ŝajnas al mi, ke plejofte homoj uzas la u-modon por ĉi tiaj frazoj:
Mi volas, ke ni iru
Mi petas, ke vi helpu min
Kaj mi ŝatas ĉi tiun uzon. Tamen, mi konfuziĝas pri kiam oni devas uzas la u-modon, ekzemple kun "esperi".
Mi esperas, ke vi amuziĝos/u
Eble en kelkaj kuntekstoj, "Mi esperas, ke (substantivo) (u-verbo)" estus la plej bona, sed jen kelkaj frazoj en kiuj alia finaĵo ŝajnas pli bona:
Mi esperas, ke vi havos bonan nokton ĉe la festo! (-os, ĉar mi esperas, ke ĉe la festo, estos bona por vi, en la estonteco. Eble oni povus diri "-u", sed mi volas esprimi la ne-jam-okazecon de la ago per -os.)
Mi esperas, ke vi havas bonan tagon! (-as, ĉar mi esperas, ke la tago nun estas bona por vi.)
Mi esperas, ke vi amuzigxis dum la semajnfino! (-is, ĉar mi esperas, ke dum la semajnfino, vi amuziĝis. Mi volas esprimi la pastintecon de la ago, ĉar la semaĵfino jam pasis.)
Eble en ĉiuj tiuj kuntekstoj, la -u finaĵo funkcius, sed ĝi ne ŝajnas esti la plej bona.
Mi do scivolas, ĉu oni devas uzi la -u finaĵon ĉiam kun ke-frazoj? Ĉu, se mi volas, mi povas uzi alian finaĵon? Ŝajnas ke eble ne, ĉar laŭ PMEG:
U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.
Kaj esperi ŝajnas montri volon. Tamen, ial mi daŭre pensas ke eble kun "esperi" estas malsame. Ĉu ĉi tio estas nur eble antaŭkredo pro mia denaska lingvo (la anlga) kaj mi nur forgesu ĝin kaj ĉiam uzu la -u finaĵon kun esperi? Aŭ ĉu ne uzi la -u finaĵon en ĉi tiuj kuntekstoj estas en ordo?