Komparu la difinojn en PIV. Laŭ PIV la baza formo de "aŭdac/" estas la adjektivo aŭdaca
Riskema fari ion malgraŭ danĝeroj, malhelpoj, sociaj k moralaj premo
de kiu oni povas derivi verbon aŭdaci
Konduti aŭdace
Kontraste la baza formo de "risk/" estas la verbo riski, kiu havas tri difinojn:
- Elmeti ion al necerto aŭ danĝero: riski sian vivon en batalo
- Elmeti sin al la ebleco de bedaŭrinda okazaĵo: en tiu afero ĉiuj riskas egale la morton
- Kuraĝi fari ion malgraŭ la ebleco de malsukceso aŭ malbona konsekvenco: la komitato ne riskos preni sur sin mem tiun taskon
Laŭ mia kompreno nur la tria difino similas al la difino de "aŭdaci". Do "riski" estas pli vaste uzebla.
Krome mi serĉis en Tekstaro kaj trovis nur 430 trafojn de "aŭdac". Inter 10 milionoj da vortoj tio estas neniom. La nombro de trafoj de "risk" estas pli ol mil, la supra limo de la serĉo. Do "aŭdaci" estas malpli uzata, sekve malpli konata (ekz. mi ne sciis, kion ĝi signifas antaŭ ol mi legis PIV-on).