"Pull yourself together" estas angla esprimo, kiu signifas ke la parolanto volas ke sia aŭdanto ĉesu panikiĝi, trankviliĝu, kuraĝu kaj agu prudente.
Ĉu ekzistas simila esprimo en esperanto?
Ekregu vin! Reakiru la memregadon! Reprenu la sinregadon!
Ekzemploj el Tekstaro:
Ekregu vin, sinjoro, kiel konvenas al venka militestro...
li iom trankviliĝis kaj reakiris la sinregadon
Rekolektu vin
estus iomgrade internacia idiomaĵo/metaforo (en+de+fr+nl), mi pensas.