You will find out when she arrives.
You will find out after she arrives.
You will find out while she arrives.
You will find out when she has arrived.
Esperante, kiel rilatus la tempo de la dua verbo (alveni) al tiu de la unua (eltrovi)? Tio estas, en ĉiu frazo, ĉu la verbo estus "alvenas", "alvenos", aŭ eĉ "estos alveninta"/"alvenintos"? Mia konjekto estas aŭ "alvenos" aŭ "estos alveninta"/"alvenintos", nur pro tio, ke la dua verbo ĉiuokaze okazus post ol la unua (sed anstataŭe "alvenas" eble iufoje povus taŭgi en la tria, ĉar tiuokaze eblas ke la alveno daŭre okazus, kaj nun kaj dum la eltrovo posta). Ĉu senchavas tiu rezono?