La libro de edukado.net, Poŝamiko (https://edukado.net/poshamiko), diras ke la vortoj “ankaŭ”, "ne", kaj "nur" efikas la vorton kiun ili rekte antaŭas. Jen ekzemplo:
Ankaŭ mi faris tiun manĝaĵon/ Ne nur vi
Mi ankaŭ faris tiun manĝaĵon / Ne nur manĝis
Mi faris ankaŭ tiun manĝaĵon / Ne nur la alian manĝaĵon
Sed vere mi vidis multajn homojn ne uzi ilin ĉi tiel, ili diras “mi ankaŭ ŝatas” aŭ "mi nur faris" kiam ili celas “ankaŭ/nur mi”. Do mi scivolas cxu:
- Poŝamiko malpravas
- Ĝi pravas, sed multaj malobeas aŭ nur ne konas la regulon