Cxu skatolo kaj kesto estas sinonimoj, aux cxu estas diferenco inter ili? Kiam mi uzu skatolo kaj kiam mi uzu kesto?
4 Answers
Short and sweet: a kesto is bigger.
Skatolo is a box or a can.
Kesto is more like a chest or a crate.
Mallonga respondo: "kesto" estas pli granda.
-
Vidu la ekzemplojn en PIV - plejparte kesto estas pli granda, sed ne cxiam. Ekzemple, cigarkesto ne estas grandega kesto. Commented Dec 5, 2016 at 9:53
Permesu al mi citi pravigojn el la Lernu-forumo:
Kesto estas pli fortika ol skatolo, kaj ĉiam granda.
En sia traduko de La Batalo de l' Vivo, Zamenhof metis fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj por boxes, padlocked and fireproof. En Fabeloj de Andersen, li asertis ke kesto staris en angulo, aŭ ke ĝi enhavas monon aŭ oron.
Kontraŭ tio, en Marta li skribis ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado.
En la Universala Vortaro oni trovas:
kest' caisse, coffre | chest, box | Kiste, Kasten, Lade | ящикъ | skrzynia.
——tir'kest' tiroir | drawer | Schublade | выдвижной ящикъ | szuflada.
skatol' boîte | small box, case | Büchse, Schachtel | коробка | pudełko.
-
Obviously not necessarily valid for Esperanto, but in German a Schachtel (which to me seems to be the origin of skatolo) is either made of cardboard or light wood. It is more transient than a Kiste, which is made of more solid material, and usually bigger. Commented Dec 5, 2016 at 10:06
Kesto estas kaj fortika kaj granda. Se la ujo estas aŭ ne-fortika (ekzemple farita el kartono) aŭ malgranda, oni kutime preferas la vorton "skatolo". Sed la limo inter la du ne ĉiam estas klara.
En la angla:
Skatolo = Box
Kesto = Chest or case
Kesto:
Poŝtkesto:
Ujeto diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo...http://www.reta-vortaro.de/revo/art/skatol.html#skatol.0o
Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kest.html#kest.0o
-
La vikipedio montras skatolan bildon kiel 'kesto'. eo.wikipedia.org/wiki/Kesto Strange! Commented Dec 5, 2016 at 12:55
-
@IvanGarcia Cxu vi pensas tion? Laux mi aspektas gxuste kiel perkomputile desegnita chest. Ial la priskribo diras "kesto el kartono", tio ja strangas kaj konfuzigas! Commented Dec 9, 2016 at 6:55
-