0
  1. Ĉu vi volas esti savata?
  2. Ĉu vi volu esti savata?

Kio estas gramatikaj diferencoj inter du frazoj? Ĉu la dua frazo gramatike estas ebla?

2
  • 1
    Bonvolu elekti titolon, kiu estas komprenebla kaj senc-hava eĉ sen la "body" de la demando.
    – das-g
    Commented Jun 4, 2023 at 21:43
  • 1
    Bona estas la frazo Ĉu vi volas esti savata? Ĉar oni ne povas voli esti jam savita. Kaj volu = devas voli. Gramatike eblus 1 kaj 2, tamen ne priskribas ion supozeblan, realan.
    – Joop Eggen
    Commented Jun 5, 2023 at 0:45

1 Answer 1

2

En la esperanta volu enkondukas ĝentilan peton (aŭ instigon, emigon, ...). Kial? Ĉar oni ne povas fakte ordoni al iu voli ion, ĉiam temas pri ia sugesto.

Ekzemploj Zamenhofaj:

Volu montri al mi vian gloron
Volu sidiĝi ...
Volu pardoni min.

Oni ankaŭ uzas bonvolu en tiuj supraj frazoj.

Kiam temas pri aliaj verboj (ne voli), la du strukturoj signifas jenon:

Ĉu vi salas surloke?

Rekta demando, ĉu oni tion faras aŭ ne.

Ĉu vi saltu surloke?

Ĝentila peto, eble de kuracisto por scii ĉu genuo doloras aŭ por testi ekvilibron.

Reen al via demando:

Ĉu vi volu esti savita?

Alia maniero tion diri estus ĉu vi (bon)volu saviĝi?. Ĉu tio eblas gramatike? Laŭ mi jes. Ĉu tio kompreneblas? Mi ne certas, pro tio ke la ĉefa verbo estas voli. Mi evitus tian frazon.

1
  • Estas parte legeble inter la linioj en la respondo de Eduardo, ke Z uzis esprimojn kun "volu", ekz. "Volu sidiĝi" aŭ "Volu pardoni min". Sed tre rapide aliaj Esperantistoj ekuzis "Bonvolu sid(iĝ)i" resp. "Bonvolu pardoni min". Nuntempe kelkaj eĉ diras "Bonvole sidu" (legu pli en PMEG. Do kiel Eduardo konstatis: gramatike eblas, komprenebla? ne certe. Commented Jun 5, 2023 at 10:51

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.