Do, kiel? Mi ne povis trovi tradukon en PIV, nek en ReVo, kaj la gugla tradukilo (kompreneble, mi tute ne kredas ĝin) aludas pri:
anonco de laborposteno
Ĉu tio estas ĝusta, kaj se ne — kion mi uzu?
La vorto, kiun vi serĉas, estas dunganonco. Guglu "dunganonco" kaj vi trovos kelkajn ekzemplojn:
Bv. trovi dunganoncon de EEU por la posteno de direktoro plenumenda ekde majo 2005.
Kvankam komisiano Verheugen rekonis la diskriminacian naturon de la dunganonco, kiu postulis denaskan scipovon de la angla ...
Mi skribis al la menciita adreso por ekscii, ĉu ne indus krei veran afiŝeton kun dunganonco.