Mi provas traduki la ĉi-suban frazon esperanten:
Far below she could see an arm of the lake—no longer green, but dimmed by distance to a misted blue.
Mia unua provo:
Malsupre, tre malproksime, ŝi povis vidi brakon de la lago - ne plu verdan sed paligitan pro la distanco al nebuleta bluo.
Du punktoj estas malklaraj:
Ĉu "malsupre, tre malproksime" estas la plej bona traduko de "far below"?
Ĉu mia uzado de la akuzitivan ĉe "verdan" kaj "paligitan" pravas? Aldone, ĉu la manko de akuzativo ĉe "nebuleta bluo" estas senerara?
(La fonta teksto estas el la malnova romano "The Wheel Spins" verkita Ethel Lina White, kiun Hitchcock uzis por krei la filmon "The Lady Vanishes".)
Antaŭdankon pro ia helpo.